Internacia Konkurso Pri Poezio “Kastelo de Duino” 2010

for more information please go english or italian version

Internacia Konkurso pri Poezio

“Kastelo de Duino 2010”

· Dediĉita al junularo ĝis 30 jaroj

· Senpaga partopreno

· Temo : “Lumoj / ombroj”

La temon oni komprenu en plej ĝenerala signifo, kies gvidlinio povus esti: la natura ciklo de la tempo, la koloroj de l’ realo kaj l’animo, metaforoj de vivo, elpensaĵo, dubo,…

· La poeziaĵoj estas akceptitaj en la gepatra lingvo de la aŭtoroj aŭ/kaj en la internacia lingvo esperanto. Oni petas tradukon ĉu en la italan, ĉu en la anglan, ĉu en la esperantan lingvojn. Ĵurio formita de poetoj kaj beletraj kritikistoj, plurlingve kapablaj, taksos ilin ankaŭ en la originala lingvo.

· Ĉiuj konkursanto rajtas partopreni nur per unu poeziaĵo kun maksimume 50 versaĵoj.

· Premioj: tri premioj je 500 € por ĉiu el la unuaj tri klasifikitaj (parton de la premio oni asignos al iu solidareca kaj humanisma institucio); antaŭviditaj ankaŭ malpli valoraj premioj kaj specialaj mencioj.

· La poeziaĵoj de la premiitoj kaj aro el la plej bonaj poeziaĵoj estos eldonitaj ĉe IBISKOS Eldonejo Risolo, sponsoro de la konkurso (gajno iros favore al Fondaĵo Luchetta-Ota- D’Angelo- Hrovatin por la infanaj viktimoj de milito) kaj surbendigitaj en la originala lingvo en KD.

· Honora mencio por la plej bonaj verkoj el malpli 16-jaraĝuloj.

· Honoraj mencioj por la tri plej bonaj lernejoj kiu partoprenos per kolektiva verko.

· Ĉiuj konkursantoj povas peti aperigon senpagan de sia poeziaĵo en la konkursa TTT-paĝo : www.castellodiduinopoesia.it

La poeziaĵoj estu senditaj ĝis la 31a de decembro 2009, sed por la lernejaj laboraĵoj la limdato estas la 15a de januaro 2010 :

a) per e-poŝto al: valera@units.it; la mesaĝo devas enteni la aliĝilon (vidu sube), kaj

la poeziaĵon oni sendu per “word” aŭ “rtf” (ne akceptataj aliaj formatoj) kiel aldonitaĵo

b) per ordinara poŝto al :

Gabriella Valera, Via Matteotti 21, 34138 Trieste, Italia

La letero devas enteni la aliĝilon plenigitan. Pri sendo-dato atestos la poŝta stampo, sed neniu verko estos akceptata post la eklaboro de la ĵurio.

ALIĜILO

NOMO FAMILIA NOMO

naskiĝdato

Adreso: strato numero poŝta kodo

urbo Provinco / Lando telefono

retadreso nacieco

Titolo de la verko:

Deklaroj:

Mi atestas ke la poeziaĵo ……..(titolo) per kiu mi partoprenas la internacian konkurson “Kastelo de Duino”, estas mia originala verko, neaperinta ĝis nun kaj neniam premiita. Mi konsentas ĝian eblan eldonon aŭ prezentadon publike. Mi deklaras krome esti / ne esti (forstreku la nevalidan) registrata ĉe SIAE – Asocio internacia aŭtoroj kaj eldonistoj, aŭ ĉe alia simila asocio pri protekto de aŭtoraj rajtoj.

La poeziaĵoj atingas la ĵurion anonime por garantii neŭtralan prijuĝon.

Premioj:

Ø Unua, dua kaj tria premio : € 500 unuope.

Ø 1 premio de € 500 al la plej valora lernejo (atentu la specialajn regulojn por lernejoj);

Ø 1 Arĝenta medalo de la Prezidento de Itala Respubliko.

La konkurso estas parto de la promociaj agadoj de « Asocio Poezio kaj Solidareco » kaj estas strikte ligita al humanismaj projektoj. La venkontoj devos destini parton de la premio (€ 200) al humanisma celo, laŭ ilia libera elekto, prefere ene de ilia propra lando.

La premiitaj kaj selektitaj poeziaĵoj fare de la ĵurio, estos publikigataj dulingve : itale kaj angle de “Ibiskos Editrice Risolo” (Empoli, Italy) (Sponsoro de la konkurso).

Krome, ili aperos original-lingve en KD.

La gajno el la librovendado iros al Fondaĵo Luchetta-Ota-D’Angelo-Hrovatin por infanaj viktimoj de milito – www.fondazioneluchetta.org .

Specialaj mencioj kaj malpli grandaj premioj estos donitaj al la plej valoraj poeziaĵoj de gejunuloj kun aĝo malpli ol 16 jaroj, kiuj ne troviĝos inter la venkintoj, nek inter tiuj kies verko troviĝos inter la publikigotaj.

LERNEJOJ

(Oni rekomendas teni sin al la temo)

Kaze ke instruistoj intencas partopreni en la konkurso per studenta grupa laboraĵo, tiu ĉi estos prikonsiderata kiel kolektiva verko.

Al la plej merita lernejo oni atribuos premion de € 500 kun la devo elekti – kune kun la studentoj – solidarecan projekton al kiu sendi la premion mem.

Al aliaj tri plej meritaj lernejoj oni atribuos specialan mencion.

Ĉiuj instruistoj kaj studentoj ricevos partopren-diplomon.

La lernejo devas sendi tri kopiojn de la laboraĵo pere de poŝto al:

Gabriella Valera, Via Matteotti 21, 34138 Trieste, Italio,

kune al la sekvaj informoj :

Lernejo : Klaso

Kompleta lerneja adreso (strato, numero, urbo, provinco, ŝtato, poŝta kodo)

Telefono kaj fakso de la lernejo e-poŝto del la lernejo :

Nomo kaj familia nomo de la instruisto, ties telefonnumero kaj e-poŝto

Dankon por la sendo de la samaj informoj per e-poŝto al : valera@units.it .

La meritlisto de la venkintoj kaj finalistoj aperos en www.castellodiduinopoesia.it.

Oni informos ilin per e-poŝto, ordinara poŝto aŭ telefone.

La premia ceremonio okazos en la monato de marto 2010 en salono de la Kastelo de Duino.

Post la premiado, la poeziaĵoj de ĉiuj partoprenintoj, kiuj deziras tion, povos aperi senpage en la paĝo «Arĥivo » de la TTT-paĝo de la konkurso mem, en la originala lingvo aŭ en la traduko sendita de la aŭtoro.

Partopreno en la konkurso implicas akcepton de la reguloj fiksitaj kaj kompiladon de la aliĝilo.